Skip to content

Premu

Krita estas la plentaŭga libera cifereca pentraĵstudio por artistoj, kiuj volas krei profesian laboron de komenco ĝis fino. Krita estas uzita fare de komiksoartistoj, ilustristoj, konceptartistoj, mataj kaj teksturfarbistoj kaj en la cifereca VFX-industrio. Krita estas uzata de milionoj da homoj tra la mondo.

Krita havas plurajn funkciojn, kiuj estas unikaj aŭ unuafojaj inter liberaj programoj pri pentrarto: subteno por kolorspacoj krom RGB, kiel CMYK, subteno por HDR-pentrado, pentraj asistantoj, perspektiva krado. La programistoj de Krita estas fervoraj subteni la artan komunumon, kiu kreskis ĉirkaŭ Krita.

La nomo "Krita" devenas de la sveda, kaj signifas "desegni" aŭ "kreto" kaj estis prenita post kiam la nomoj "KImageShop" kaj "Krayon" donis problemojn. La maskoto de Krita estas [Kiki] (pri/kiki/), cibersciuro dizajnita fare de Tyson Tan.

Krita estas libera programaro, licencita sub la GNU Public License, versio 3 aŭ posta

Gazetara Ilaro kun Ekrankopioj kaj Artaĵoj

Arkivo kun ekrankopioj, maskotobildo, emblemo kaj piktogramoj povas esti elŝutita. Ĉi tio estas por rimedoj de Krita 5.0.

Elŝutu Gazetaran Kiton